Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Novaj faktoj pri Mark Fabianoviĉ Zamenhof‏
2010-03-02

 

    En la marta kajero de la gazeto "La Ondo de Esperanto", kiu estas survoje al la paperaj abonantoj (la retabonantoj jam ricevis la eblon elŝuti ĝin) aperis kvarpaĝa artikolo "Mark Fabianoviĉ Zamenhof: instruisto en ŝtataj lernejoj".

 

    En ĉi tiu studo, kiun Aleksander Korĵenkov verkis surbaze de dokumentoj konservataj en la Ruslanda Ŝtata Historia Arkivo en Peterburgo, oni ekscias, interalie, kie la patro de d-ro Esperanto ricevis sian instruistan kvalifikon, kie kaj kion li instruis en la ŝtataj lernejoj de Bjalistoko kaj Varsovio. Ekzemple, montriĝis falsa la legendo, laǔ kiu Mark Zamenhof instruis geografion kaj modernajn lingvojn en Bjalistoka mezlernejo (evidente, en la gimnazio); reale li instruis la rusan lingvon kaj aritmetikon en la 2-a Bjalistoka ŝtata porjuda lernejo.

 

    Surprizojn enhavas ankaǔ kelkaj eroj de lia Varsovia kariero, pri kiuj neniam skribis Privat, Maimon, Holzhaus kaj aliaj zamenhofologoj.

 

(el Ret-Info)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng