La 3-a Sesio de 11-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK ricevis 428 proponojn
2010-03-03
La 2-an de marto, la oficejo pri proponoj sub la 3-a Sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco informis, ke ĝis la 15-a horo de la 2-a de marto, ĝi jam ricevis 428 proponojn prezentitajn de komitatanoj.
Laŭ konigo, la ricevitaj proponoj temas pri diversaj flankoj politika, ekonomia, eduka, higiena, scienc-teknika kaj kultura.