Enspezo de ŝtataj entreprenoj kreskis je 67.8% januare
2010-03-03
La 23-an de februaro la statistiko publikigita de Ĉina Ŝtata Kapitala Komitato montris, ke en januaro ŝtataj entreprenoj enspezis 1 200 miliardojn da juanoj, je 67.8% pli multe ol en la sama periodo de la pasinta jaro. Sed la enspezo reduktiĝis je 20% kompare kun tiu en la sama periodo de la lasta decembro.