2010-03-03
La 27-an de decembro, 2009 ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris, ke la antaŭaj atingitaj rezultoj eble estos reduktitaj al nenio, se koncernaj ekonomi-stimulaj politikoj estos tro frue nuligitaj.
Tiutage akceptante intervjuon de Xinhua Novaĵ-Agentejo, Wen diris, ke Ĉinio estas ege singarda koncerne al ekonomia reprosperiĝo kaj ekonomia daŭra disvolviĝo. Nuntempe Ĉinio ankoraŭ vizaĝas al multaj problemoj: unue, restas ankoraŭ multaj necertaj faktoroj en la internacia medio; due, kvankam la ĉina ekonomio komencis pliboniĝi, tamen ĝia disvolviĝo grandgrade dependas de politikoj kaj mankas en ekonomia disvolviĝo internaj movforto kaj viveco.
(el ĈRI)
Redaktoro: Liu Zijia
|