2010-03-03
En la lasttaga intervjuado mi trovis, ke malalta ellaso de karbono fariĝas fokuso de reprezentantoj de la Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj membroj de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco
(ĈPPIK).
Kun alta atento de la mondo pri la klimata ŝanĝiĝo la ideo kaj praktiko pri malalta ellaso de karbono elmetiĝis en la tuta mondo. Tamen ankoraŭ ne troviĝas difino pri “ekonomio de malalta ellaso de karbono”. Hong Tianhui, ĈPPIK-membro kaj vicprezidanto de la Ĉina Federacio de Virinoj, diris: “Fakte malalta ellaso de karbono praktikeblas en nia ĉiutaga vivo: domaĝi akvon, elektron, paperon k.s.”
Ŝi diris, ke la ŝanĝiĝo de ekonomia disvolva maniero ŝanĝis la vivmanieron. Ni devas subteni vivmanieron pri malalta ellaso de karbono en ĉiutaga vivo, fortigi la mediprotektan konscion de familianoj, kaj ŝanĝi vivmanierojn pri troa konsumado kaj troa ellaso.
 |
Hong Tianhui en komparo de Guizhou, okcidenta Ĉinio. |
Ŝi esperas, ke la sociaj organizoj kaj grupoj ludos aktivan rolon, ke ĉiuj personoj kaj ĉiuj familioj starigu vivkoncepton pri malalta ellaso de karbono kaj estu propagantoj, praktikantoj kaj kontrolantoj de tiu vivmaniero.
Ankaŭ TPK-reprezentanto Wang Baojun el Liaoning-provinco prezentos tian proponon: “Pledi en la tuta socio por la vivmaniero pri malalta ellaso de karbono”.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Chen Ji |