2010-03-03
Je la 3-a posttagmeze de la 3-a de marto en Pekino solene malfermiĝis la 3-a sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK.
En la inaŭguro la ĈPPIK-membroj ekzamenis kaj adoptis la tagordon de la 3-a sesio. Jia Qinglin, prezidanto de la Konstanta Komitato de ĈPPIK, faris laborraporton de la Konstanta Komitato en la jaro 2009, Luo Fuhe, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de ĈPPIK, raportis la laboron pri proponoj depost la pasinta sesio en 2009.
La 3-a sesio daŭros 10 tagojn kaj fermiĝos en la 13-a de marto.
Redaktorinoj: Su Yijun kaj Chen Ji |