La unua gazetara konferenco de la tria sesio de ĈPPIK
2010-03-03
Zhao Qizheng respondas demandon de raportisto.
La 2-an de marto la tria sesio de la 11-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) okazigis en Pekino la unuan gazetaran konferencon. Zhao Qizheng, proparolanto de la sesio, faris prezenton pri la sesio kaj respondis demandojn de raportistoj. La tria sesio de ĈPPIK, kun daŭro de 11 tagoj, inaŭguriĝos je la 15-horo de la 3-a de marto kaj fermiĝos matene de la 13-a.