Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Samideanoj atakitaj de la tempesto "Xinthia" zorgas pri esperantistoj suferantaj de tertremoj
2010-03-03

 

    

   

    Koran dankon al la listanoj, kiuj informiĝis pri mia situacio post la tempesto "Xinthia".

   

    Bonŝance, mi mem bonfartas: ne estas kialo por maltrankviliĝi. Ĉefan ĝenon mi havis hieraŭ pro interrompo de la elektra kurento, dum la tago kaj parto el la du noktoj. La tempesto estis forta, sed iom malpli ol tiu de 1999. Estis por mi damaĝoj, ne grandaj sed multaj. Pro tio mi devas nun dediĉi pli da tempo al reordigo kaj riparoj. Do, ne maltrankviliĝu se mi dissendos malpli da informoj dum la venontaj tagoj kaj ankaŭ poste pro tio ke, kiam pliboniĝos la vetero mi devos esti pli ofte ekstere.

 

    Plej suferis du sudokcidentaj komunumoj de Vendeo, La Faute-sur-Mer, kie ni organizis aranĝon pasinjare pri (EO) Profesia aplikado de Esperanto okaze de la alveno de Marc Pleysier dum lia rondiro ĉirkaŭ Francio per kuŝbiciklo, kaj la najbara komunumo L'Aiguillon-sur-Mer, aliflanke de la estuaro de la rivero Lay. La katastrofo rezultis el pluraj koincidoj: rompiĝo de digo, tre alta tajdo, alta nivelo de la akvo de la rivero Lay pro antaŭaj pluvoj, la tempesto "Xinthia" kun vento je 120 km/h eĉ foje pli, kiu blovis nordorienten, tiel malhelpante la normalan elfluon de la akvo de la rivero Lay, kaj kiu akcelis la fluon, la akvon de la tajdo en kontraŭa direkto.

 

    3 mil fajrobrigadistoj estis mobilizitaj. Mortis 27 personoj en La Faute, sed ne estas tute certe, ke tiu nombro estas definitiva. Serĉado plue okazos hodiaŭ ekde tagiĝo. Ofte aŭdiĝis hieraŭ ĉi tie, en Moutiers-les-Mauxfaits, la hupo (sonavertilo) de la veturiloj de la fajrobrigadistoj, kvankam mi loĝas je 26 km de La Faute (por vidi, tajpu http://maps.google.fr/kaj "La Faute-sur-Mer -- vojoj D44, D1046, D747; samokaze, vidu ankaŭ satelitan vidaĵon kaj pligrandigu-malpligrandigu laŭdezire) kiuj veturis inter La Roche-sur-Yon kaj La Faute-sur-Mer kaj L'Aiguillon-sur-Mer. La Faute-sur-Mer estas unu el la komunumoj de la kantono de Moutiers-les-Mauxfaits.

 

    Videoj: http://videos.tf1.fr/infos/2010/tempete-xynthia-la-vendee-inondee-vue-du-ciel-5713122.html kaj http://videos.leparisien.fr/video/iLyROoafv9H8.html.

 

    Kaj pli maltrankviliga, sekve de tertremoj, estas la situacio en Ĉilio, kie oni ne havas novaĵojn pri esperantistoj. Kaj ankoraŭ tiuj en Haitio...

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng