Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Fiasko de fremdlingva lernado en Britio
2010-03-03

 

 

    Laŭ la angla gazeto "The Guardian", la fremdlingva lernado en Britio estas fiasko: "Estas terure, ke ni rezignis pri lingvoj. Jam venis la tempo por meti finon al nia lingva malkapablo kaj ree igi la studadon deviga". La artikolo priskribas kazon de anglo, kiu vojaĝis al Francio, kaj kiu estis iom hontema kiam li eliris el apoteko. Tie li sukcesis ricevi tion, kion li volis, sed nur post longa penado, gestado kaj grimacoj. La instruado de fremdaj lingvoj fariĝis nedeviga ekde 2002 kaj la konsekvencoj estas nun pli kaj pli senteblaj.

 

    Estas utile scii, ke anglaj lernejanoj estas ne nur malbonaj en lernado de fremdaj lingvoj, sed ankaŭ en sia propra: en Eŭropo, ili estas la lastaj en atingo de legkapablo (34% kontraŭ 85% en la ceteraj landoj) pro la fonetika komplekseco de la angla. Kaj ĝuste tiun lingvon oni volas trudi al la mondo en la rolo de internacia lingvo! (Marie-Estelle Pesch: "Le Figaro" 22.07.2008) dum la denaskaj parolantoj de la angla reprezentas malpli ol 5% el la homaro ! (Statistikoj CIA: 4,68%).

 

(Kontribuo de Henri Masson)

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng