Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Muziko, kursoj, ekskursoj... kaj vere internacia etoso
2010-03-03

 

      Al la Itala-Eŭropa Kongreso en Linjano Orsabla (21-28a de aŭgusto 2010) aliĝis ĝis nun 138 esperantistoj el 20 landoj... 64 italoj, 23 poloj, 9 rusoj, 6 armenoj, 6 francoj, 6 germanoj...

 

      Ĉi-jare ankaŭ estos en la programo: Rapida kurso de la itala lingvo gvidata de prof. Davide Astori (Universitato de Parma), krom la seminarioj, la kursoj, la prelegoj, kaj ĉiutage ekskursoj al la plej gravaj vidindaĵoj de la veneta regiono.

 

      Kaj estas nun kompleta la listo de artistoj, kiuj dum la kongreso prezentos sian koncerton.

    Sabato la 21an de aŭgusto - JoMo

    Dimanĉo la 22an de aŭgusto - Irena Urbanska

    Lundo la 23an de aŭgusto - Mikaelo Broshtejn

    Mardo la 24an de aŭgusto - Jhomart kaj Natasha kun Carina

    Merkredo la 25an de aŭgusto - Amir kaj EspoDespo

    Ĵaŭdo la 26an de aŭgusto - Georgo Handzlik

    La lastan vesperon, kiel tradicie en la internaciaj kongresoj, ĉiuj plej lertaj kongresanoj prezentos sian malgrandan spektaklon.

    Vendredo la 27an de aŭgusto - Internacia vespero

    Se vi mem havas kanton, dancon aŭ alian artaĵon por prezenti, jam nun proponu vian kontribuon, tiel ke ni povu plani belan, harmonian kaj kvalitan vesperon.

 

    Ĉiuj koncertoj estos publikaj, do povos ilin rigardi ankaŭ la loka publiko kaj la aliaj neesperantistoj, kiuj ĉi-jare ferios en Linjano Orsabla.

 

    Se vi ankoraŭ ne aliĝis, bonvolu tuj nun iri al la paĝaro kaj klikante sur la ligo Aliĝilo enskribu vian nomon.

 

    Ni ĉiuj atendas vin ĉe la adriatika maro...

   

    Itala Esperanto-Federacio

   

    Konstanta Kongresa Respondeculo

 

    77a Itala Kongreso de Esperanto - Linjano Orsabla 2010.08.21-28

    http:/italakongreso.esperantoitalia.it

    esperanto@edistudio.it

    Bruchjo Kasini - Brunetto Casini - tel. 050 982955, +39 329 7463600, +48 694 681873

 

Redaktoro: Niu Xueqin

@edistudio.it>
 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng