Pli ol 800 alilandaj raportistoj raportos la du sesiojn
2010-03-04
Eksterlandaj raportistoj faras registron en informcentro.
La 2-an de marto Zhu Shouchen, vicdirektoro de la informcentro de la sesioj de TPK kaj ĈPPIK diris en Pekino, ke ĝis vespero de la l-a de marto sin anoncis por raporti la du sesiojn pli ol 3 000 raportistoj, el kiuj estas pli ol 400 el ĉinaj Hongkong, Makao kaj Taiwan, kaj pli ol 800 alilandaj. La nombro de raportistoj estas plej granda en historio de la du sesioj.