Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ŝanco por stipendio por evoluigi novajn aǔtomatajn Esperanto-tradukilojn
2010-03-04

    La traduk-platformo Apertium, per kiu oni evoluigas aǔtomatajn tradukilojn el kaj al Esperanto, i.a. tiuj de http://traduku.net/estos plej verŝajne elektata kiel projekto ĝuanta stipendion de la t.n. Kodig-Somero de Guglo (angle: Google Summer of Code).

 

    La Kodig-Somero de Guglo estas iniciato de la serĉilo Google komenciĝinta en 2005 por instigi la evoluigon de liberaj programoj (t.e. senpage uzeblaj de ĉiuj kaj kun travidebla programkodo, reuzebla kaj modifebla de kiu ajn).

 

    Temas pri stipendioj por studentoj (ĉi-jare 5000 US$), kiuj dum tri monatoj laboru kun elektita projekto. Ĝis nun ĝi kunigis preskaǔ 3400 studentojn kun pli ol 200 projektoj (legu: http://socghop.appspot.com/ kaj http://dejo.dk/gsoc/google-summer-of-code-2010/view?set_language=eo)

 

    La antaǔviditaj projektoj en Apertium apartenas al du kategorioj: ĉefe programadaj aǔ ĉefe lingvistikaj.

 

    En la lingvistikaj oni aldonas novajn lingvoparojn al la tradukplatfomo. (Malfermitan liston de projektoj eblas legi en la angla ĉe http://wiki.apertium.org/wiki/Ideas_for_Google_Summer_of_Code).

 

    Nuntempe ekzistas en Apertium 22 tradukiloj inter lingvoparoj konsiderataj "stabilaj" kaj pliajn en diversaj gradoj de evoluigo. El tiuj 22, tri havas Esperanton kiel unu el la du traduklingvoj: la tradukiloj el la kataluna, la hispana kaj la angla (ĉi-lasta ankaǔ en la inversa direkto). Ankoraǔ ne atingis "stabilan" nivelon tradukilo el la franca al Esperanto. (Listoj de lingvoparoj estas konsulteblaj ĉe http://wiki.apertium.org/wiki/Main_Page kaj ĉe http://wiki.apertium.org/wiki/Incubator).

 

    En la programadaj oni evoluigas kaj plibonigas la platformon Apertium aǔ adaptas ĝin por diverscela uzado (ekz. kiel oni faris por faciligi ĝian uzadon por traduki Vikipediajn artikolojn: http://vikitraduko.saluton.dk:8080/vikitraduko/).

 

    Ni esperas ke studento kreu unu lingvoparon kun Esperanto, samtempe ricevante prestiĝan, nemalgrandan stipendion de Google. La alia lingvo povas principe esti kiu ajn de la jam ekzistantaj lingvoj de Apertium (vidu la la listojn en la ĉi-supraj retadresoj), sed projekto franca-esperanto aǔ itala-esperanto havus la plej grandan ŝancon de sukceso.

 

    Konoj pri Linukso aǔ simila UNIX-bazita sistemo (ekz. Mac), XML, ĝenerala programado kaj lingvistiko/gramatiko estas granda avantaĝo.

 

    Esperantaj studentoj kun intereso kaj laboremo ne maltrafu la okazon kaj rapide (plej malfrue je la fino de marto) anoncu sin!

 

    Tiucele bonvolu aliĝi al la retgrupo de Esperanto-evoluigantoj de Apertium ĉe

 

    http://groups.google.com/group/apertium_eo?hl=eo kaj ankaǔ nepre al la tut-Apertiumaj kanaloj troveblaj ĉe

 

    http://wiki.apertium.org/wiki/Contact.

 

    En la babilejo irc.freenode.net #apertium ni pretas respondi al demandoj (la babilnomoj de la ĉefaj Esperanto-evoluigantoj estas 'jacobEo' kaj 'hector').

 

    Apertium Esperanto

 

    http://www.apertium.org/?lang=eo

 

    http://wiki.apertium.org/wiki/Main_Page

 

    Jacob Nordfalk

 

(el Ret-Info)

Redaktoro: Liu Zijia

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng