2010-03-04
Raketo Changzheng-4
Ĉinio esploras kaj faras novan transportan raketon Changzheng-5. La nova raketo premieros en 2014 kaj kontentigos postuladon de en- kaj ekster-landa merkato pri satelit-lanĉo antaŭ 2030.
La 3-an de marto, Liang Xiaohong, membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj sekretario de la partia komitato de la Ĉina Akademio de Transport-Raketa Teknologio, diris intervjuite, ke esplorado de la nova transporta raketo akcelos altigon de la kosma teknologio de Ĉinio kaj kontentigos la postuladon de Ĉinio pri disvolvo de la kosma teknologio kaj paca utiligo de kosmaj resursoj en la venontaj 30 ĝis 50 jaroj.
(el ĈRI)
Redaktoro: Liu Zijia
|