2010-03-04
Posttagmeze de la 3-a de marto inaŭguriĝis en Pekino la 3-a sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Hu Jintao, Wu Bangguo, Wen Jiabao, Jia Qinglin kaj aliaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj ĉeestis al la inaŭguro.
Jia Qinglin, prezidanto de la Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, faris laborraporton en la inaŭguro. Li diris, ke la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco devas sufiĉe ludi sian rolon kiel grava kanalo kaj platformo por grandigi ordan partoprenon de civitanoj en la politiko, alvoki diversajn sektojn, grupojn, naciojn kaj kampojn partopreni en la ŝtataj aferoj.
(el ĈRI)
Redaktoro: Liu Zijia |