2010-03-04
Wu Hailong (maldekstre), asistanta ministro de eksteraj rilatoj de Ĉinio, akceptis Swing (centre).
La 2-an de marto la Ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj kaj Internacia Organizo por Migrantoj (IOM) kune okazigis seminarion titolitan “Riskotakso pri trompvendo de personoj kaj difino de potencialaj trompvendatoj”. William Lacy Swing, ĝenerala sekretario de IOM faris paroladon en la inaŭguro.
Swing pozitive taksis la klopodon de la ĉina registaro en laboro kontraŭ trompvendo de personoj kaj laŭdis, ke Ĉinio starigis transfakan sistemon por efike fari laboron kontraŭ trompvendo de personoj. Li alvokis, ke la internacia socio fortigu kunlaboron en tiu kampo por kune batali kontraŭ la krimoj de trompvendado de personoj.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Chen Ji
|