Matene de la 4-a de marto okazis en Pekino la prepara kunveno por la 3-a Sesio de 11-a TPK. Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de TPK, prezidis la kunvenon kaj deklaris, ke la 3-a Sesio de 11-a TPK okazos en la 5-a de marto. Ĉiuj preparoj de la sesio estas pretaj.