| 2010-03-05
La 5-an de marto inaŭguriĝis en la Popola Halo de Pekino la tria sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK). La sesio aŭskultos kaj ekzamenos laborraporton de la registaro faritan de ĉina ĉefministro Wen Jiabao, ekzamenos raportojn de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio pri praktikado de la nacia ekonomio kaj socia disvolvado en 2009 kaj la koncerna plano en 2010, pri praktikado de la centra kaj lokaj buĝetoj en 2009 kaj la koncerna plano en 2010.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin |