Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Jia Qinglin: tro granda diferenco de enspezoj malhelpos stabilecon de la socio
2010-03-05

 

    La 3-a sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK solene malfermiĝis en la Popola Halo de Pekino posttagmeze de la 3-a de marto. ĈPPIK-prezidanto Jia Qinglin diris en sia laborraporto pri la Tutlanda Komitato de ĈPPIK, dum la laboro en 2010 ĈPPIK alte taksos malbonajn faktorojn kaŭzitajn de tro granda diferenco de enspezoj kaj malhelpontajn stabilecon de la socio, elmetos proponojn pri reguligo de distribua strukturo de la nacia enspezo, pri antaŭenpuŝo de egaleco en fundamentaj publikaj servoj, pri solvo de la problemoj de malriĉaj amasoj pri sociaj garantio kaj helpado, kaj klopodos por akceli egalecon kaj justecon de la socio.

 

    Jia Qinglin esprimis, ke ĈPPIK plifortigos kaj perfektigos la laboron pri informado de la socia situacio kaj popola volo, pliintimigos la rilatojn inter ĈPPIK kaj diversrondaj popolanoj kaj helpos la kompartion kaj registaron en bona traktado de interesaj rilatoj inter diversaj flankoj.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Wang Lihua)

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng