La 5-an de marto inaŭguriĝis en Pekino la 3-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. Farante registaran laborraporton, ĉina ĉefministro Wen Jiabao akcentis, ke plibonigi popolvivon estas fundamenta celo de ekonomia disvolviĝo de Ĉinio, kaj la ĉina registaro bonigos plu la popolvivon.