2010-03-05
La 5-an de marto inaŭguriĝis en Pekino la 3-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris en sia raporto pri la registara laboro, ke en 2009 Ĉinio plifortigis posttertreman rekonstruadon en Wenchuan kaj plenumis investon je 654.5 miliardoj da juanoj al la regionoj plagitaj de la tertremo, tio konsistigis 65.5% de la totala investado laŭplane.
Li diris, ke dank’al plenforta subtenado de la ŝtato, malegoisma helpado de la tutlandaj popolanoj kaj penega batalado de la popolanoj suferantaj de la katastrofo, aperis tute nova aspekto en la regionoj plagitaj de la tertremo. Tie stariĝis novaj urboj kaj revigliĝis viveco en la vilaĝoj.
Tio plene montras senliman amon de la ĉina nacio kaj nekompareblan avantaĝon de la socialisma reĝimo.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua)
|