2010-03-05
 |
Wang Fuyao preparas sian proponon. |
“Ĉe ni la konstruo de nova komparo superis tiun en 20-30 jaroj antaŭ la tertremo,” diris paŝtisto de Aba-subgubernio, Wenchuan. Wang Fuyao, membro de ĈPPIK indikis la vortojn en sia propono al ĈPPIK. En la 3-a de marto, kiam li akceptis intervjuon, li diris: “post la granda tertremo en Wenchuan, laŭ la aranĝo de la ĉina registaro, la provincoj Guangdong, Shandong kaj la municipo Ŝanhajo sinsekve helpis la plagitajn regionojn en konstruado, tamen tiu helpo kaj konstruo finiĝos en 2010. Tia helpo iagrade havas sencon de politika tasko, kaj ĉefe en konstruo de bazaj instalaĵoj kaj loĝdomoj, tamen pro granda detruo de la plago la ekonomia revigligo estas pli grava post la rekonstruo de konstruaĵoj. Tial fine de la sola helpo al difinita loko en la ekonomia disvolvo, estas pli grave ŝanĝi tiun helpon en daŭran ekonomian kunlaboron, konservi la jam starigitajn rilatojn de personoj, materialoj, komercaĵoj kaj informoj kun la plagitaj regionoj, disvolvi kaj daŭrigi ilin por havigi al la du flankoj reciproke profitajn ŝanĉojn en transigo de industrioj kaj kunlaboron kaj ekspluato de naturaj riĉaĵoj.”
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Chen Ji
|