Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Okazis unua gazetara konferenco de jarkunveno de TPK
2010-03-07

 

    La 5-an de marto en Pekino, inaŭguriĝos jarkunveno de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso. Antaŭtagmeze de la 4-a de marto, okazis la unua gazetara konferenco de la jarkunveno, proparolanto de la jarkunveno Li Zhaoxing konigis tagordon kaj preparon kaj respondis demandojn. En la gazetara konferenco, revizio de leĝo pri elektado, nacidefenda buĝeto, direkto de ekonomia politiko kaj aliaj temoj estas vaste atentataj de ĉinaj kaj fremdlandaj amaskomunikiloj.

 

    Li Zhaoxing unue konigis tagordon de la jarkunveno. Inaŭguriĝos la jarkunveno antaŭtagmeze de la 5-a de marto, kaj fermiĝos antaŭtagmeze de la 14-a de marto, la jarkunveno daŭros je 9 kaj duona tagoj. En la jarkunveno, oni aŭskultos kaj ekzamenos raporton pri registara laboro, ekzamenos kaj sankcios raportojn pri plano kaj pri buĝeto, ekzamenos kaj diskutos pri propono de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso pri "Projekto de leĝo de revizio de elektada leĝo de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj diverslokaj popolaj kongresoj" kaj aŭskultos kaj ekzamenos raporton pri laboro de la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso.

 

    Laŭ tagordo, en la kuranta jaro la Konstanta Komitato de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso petos ekzamenon kaj diskuton pri "Projekto de leĝo de revizio de elektada leĝo de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj diverslokaj popolaj kongresoj". Tio estos la 5-a revizio de la leĝo post 1979. La gravita punkto estas, ke urboj kaj la kamparo elektos reprezentantojn de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso laŭ sama loĝantara proporcio. Pri tio, Li Zhaoxing diris: "Ĉinio posedas kondiĉojn, ke urboj kaj la kamparo elektos reprezentantojn de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso laŭ sama loĝantara proporcio. Tial, projekto de reviziita leĝo pri elektado difinis, ke urboj kaj la kamparo elektos reprezentantojn de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso laŭ sama loĝantara proporcio por pli bone enkorpigi la principon pri egaleco inter homoj, regionoj kaj naciecoj."

 

    Parolante pri nacidefenda kosto, Li Zhaoxing konigis, ke en 2010 ĉina nacidefenda buĝeto estas 532,115 miliardoj da juanoj, pli multe je 7,5% ol tiu en 2009. Li montris, ke en 2010 la ĉina pliigita nacidefenda kosto ĉefe estos uzata por subteni militan reformadon kun ĉina trajto, altigi armean kapablon pri trakto de kontraŭsekuraj minacoj kaj plenumo de variaj militaj taskoj kaj garantii diversajn reformadojn de armeo. Li emfazis, ke Ĉinio persistas sur la pacdisvolva vojo kaj realigo de nacidefenda politiko, la proporcio de ĉina nacidefenda kosto en ĉina totala enlanda produktovaloro ne estas alta. Li diris:

 

    "En la lastaj jaroj, la proporcio estis nur preskaŭ 1,4% malpli alta ol tiu de Usono, Britio, Francio kaj Rusio. Laŭ leĝo pri buĝeto kaj leĝo pri nacia defendo, la ĉina registaro senĉese altigas travideblecon de milita kosto, ĉiujare nacidefenda buĝeto estas metita en projekto de ŝtata buĝeto, ekzamenita kaj sankciita de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso, dissendita al diversaj niveloj kaj fakoj por plenumo, kaj regita de ŝtataj kaj armeaj kontrolaj fakoj."

 

el CRI-online

Redaktorino: Chen Ji

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng