Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinaj reformado kaj pordomalfermo kaj socialisma moderna konstruado akiris grandan sukceson en 2009
2010-03-07

 

    La 5-an de marto ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris raporton pri laboro de la registaro en la inaŭguro de la tria sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso. Li diris, ke 2009 estis la plej malfacila jaro en la nuna jarcento por disvolviĝo de ĉina ekonomio. En la malfacila situacio, gvidate de la Ĉina Komunista Partio, tutlandaj diversnaciaj popolanoj kun memfido, spite al malfaciloj, obstine batalis kontraŭ la internacia financa krizo, efektivigis ekonomian releviĝon kaj akiris novajn grandajn atingojn en reformado kaj pordomalfermo kaj socialisma moderna konstruado.

 

    Wen Jiabao diris, ke en la jaro 2009 la enlanda totala produktovaloro de Ĉinio atingis 33.5 mil miliardojn da juanoj, je 8.7% pli multe ol tiu en 2008; la financa enspezo estis 6.85 mil miliardoj da juanoj, je 11.7% pli multe ol tiu en 2008; grena produktokvanto estis 531 milionoj da tunoj, kio estas nova rekordo de grena produktokvanto de Ĉinio; la nombro de novaj dungitoj en urboj kaj urbetoj multiĝis je 11.02 milionoj da homoj; pokapa disponebla enspezo de loĝantoj en urboj kaj urbetoj estis 17 175 juanoj, la pokapa neta enspezo de kamparanoj estis 5153 juanoj, je 9.8% kaj 8.5% pliiĝis respektive. Ĉinio faris novan firman paŝon sur la vojo al bonhava socio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng