Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Qin Guangrong: Protekti ekomedion kaj konstrui belan Yunan
2010-03-07

de LI ZILIANG

 

 

    "Ni devas domaĝi bonan ekologion de Yunnan kiel domaĝi nian vivon, kaj protekti belan medion de Yunnan kiel protekti niajn okulojn," diris intervjuate Qin Guangrong, estro de Yunnan-provinco.

 

    10 jarojn post kiam Ĉinio ekpraktikis grandan ekspluaton en la okcidenta parto, Yunnan kaptis la bonan ŝancon kaj akiris kuraĝigajn atingojn en disvolviĝo de ekonomio kaj socio. Samtempe kun tio Yunnan tre atentas protekton de ekomedio kaj persistas en principo "doni egalan atenton al ekspluato kaj protekto".

 

    "Bona ekomedio estas plej elstaraj trajto kaj avantaĝo de Yunnan, kaj ankaŭ ĝia plej grava riĉaĵo." Qin Guangrong fiere diris, ke birdoj kantas, floroj aromas kaj vigleco regas ĉie ĉu en tutjare printempa urbo Kunming, ĉu en mistera Sangri-La, ĉu en fascina Xishuangbanna, ĉu en la antikva urbo Dali kaj aliaj lokoj en Yunnan.

 

    Qin Guangrong konigis, ke la registaro de Yunnan-provinco ĉiam alte taksas ekomedian protektadon. De multaj jaroj Yunnan faras protekton de natura arbaro, cedigon de kampoj al forstumado, konstruadon de ŝirma arbaro, regadon de ŝtoniĝo kaj konservon de akvo kaj tero. En la lastaj jaroj Yunnan pluapaŝe praktikis protektadon de diverseco de vivaĵoj kaj aliajn protektajn agadojn, kaj dank' al tio la ĝenerala stato de ekomedio senĉese pliboniĝis.

 

    Nun Yunnan finkonstruis 152 naturajn rezervejojn, kiuj konsistigas pli ol 7% de la totala areo de la provinco. La arbaro kovras pli ol 50% de la totalo areo de la provinco kaj la arbarareo estas dekono de la totala arbarareo de Ĉinio. 70% de la lagoj kaj akvokonservejoj en la provinco atingis la trian klason en akvokvalito.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng