2010-03-08
Li Zhaoxing, proparolanto de la 3-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso, diris, respondante demandojn de raportisto el disaŭdiga kompanio de Aŭstralio, ke la financan krizon kaŭzas ne ĉinoj, male la ĉina registaro prenas la interesojn de la ĉina kaj tutmonda popoloj kiel la bazon de politikofarado, aktive respondas kune kun la internacia komunumo al la internacia financa krizo. Ĉinio faris grandan investadon kaj pozitivan penadon, dank’ al tio, la ĉina ekonomio rapide stabiliĝis kaj iom releviĝis. Ĉinio daŭre klopodos por tio kaj intensigos kunlaboron kun la internacia komunumo.
Pri interreta problemo, Ĉinio, kiel aliaj landoj, inkl. de Aŭstralio, laŭleĝe administras siajn retejojn. Oni ankoraŭ ne aŭdis, ke iu alia lando havas pli da retumantoj ol Ĉinio, kiu posedas 400 milionojn da retumantoj kaj kelkajn milionojn da retejoj. Ili laŭleĝe ĝuas liberecon en interkomunikado surrete kaj kompreneble en la kadro de la leĝoj.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua)
|