2010-03-08
La 4-an de marto Li Zhaoxing, proparolanto de la 3-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso, diris, ke nepre ne akcepteblas interveni en la internajn aferojn de Ĉinio, interferi la pacan unuecon de la lando kaj ofendi la nacian senton de la ĉina popolo pere de la taiwan-a problemo.
Li Zhaoxing diris, ke la taiwan-a problemo koncernas la kernajn interesojn de Ĉinio, inkl. de la nacia sento de la tuta ĉina popolo, inkl. de la taiwan-aj samlandanoj. Simpla fakto estas, ke la ĉeftero de Ĉinio kaj Taiwan ambaŭ apartenas al unu Ĉinio. Efektive, estas nur unu Ĉinio, kaj Taiwan estas parto de Ĉinio.
Li demandis: “Kial tiu facila afero estas tiel malfacile memorebla por iuj okcidentaj politikistoj?”
Li diris, ke nun ĉinoj loĝantaj ambaŭflanke de la taiwan-a markolo estas fratoj de la sama sango. Kiam ili oftigas inter si amikajn interŝanĝojn, grandigas kaj akcelas amikajn interkomunikadojn, tre malmultaj landoj eksportis armilojn al Taiwan, kio similas, ke iu donis ponardon al unu el la du fratoj, kiam ili brakumas unu la alian, “Kiaj estas liaj intencoj?”
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua)
|