Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La raporto pri la registara laboro de Ĉinio en fokuso de diverslandaj amaskomunikiloj
2010-03-08

    La 5-an de marto inaŭguriĝis la 3-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso. En la sesio ĉefministro Wen Jiabao faris raporton pri la registara laboro. Diverslandaj amaskomunikiloj vaste raportis pri ekonomiaj politikoj priskribitaj en la raporto pri la registara laboro.

 

    La novaĵagentejo Reuters diris, ke la raporto pri la registara laboro, farita de Wen Jiabao, antaŭsignas, ke la ĉina ekonomio ankoraŭ altrapide kreskos, kaj dume la ĉina registaro regos inflacion kaj krediton por malhelpi ŝaŭmadon de la ekonomio.

 

    La usona ĵurnalo Wall Street diris, ke Ĉinio estas lando, kie la ekonomio kreskas plej rapide en la mondo. La raporto de Wen Jiabao montras la direkton de la ĉina ekonomio en la estonteco.

 

    La japana ĵurnalo Tokyo Shimbun esprimas, ke Ĉinio palpesploras transformiĝon de modelo de ekonomia kreskado.

 

    La novaĵ-agentejo Prensa Latina diris, ke Ĉinio sukcesis eviti damaĝon alportitan de la internacia financa krizo, kaj tio metas bonan bazon por estonta disvolviĝo de Ĉinio.

 

(el Ĉina Radio Internacia)

Redaktoro: Wang Lihua

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng