2010-03-08 Antaŭtagmeze de la 5-a de marto malfermiĝis en Pekino la 3-a sesio de la 11-a Tutlanda Popopa Kongreso. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris en la sesio la raporton pri la registara laboro. La raporto montras, ke ĉi-jare la ĉina registaro strebos al makroskopa reguligo kaj tenado de la ekonomio en stabila kaj rapida disvolviĝo, al rapidigo en transformigo de maniero de ekonomia disvolviĝo, al akcelo de reformado kaj malfermo kaj memnovigo, al plibonigo de la popola vivo, kaj akcelo de harmonio kaj stabileco en la socio.
La raporto esprimas, ke la jaro 2009 estis la plej malfacila jaro por la ĉina ekonomio: la internacia financa krizo suferigis al la ĉina ekonomio grandan baton. Malgraŭ tio la ĉina ekonomio ankoraŭ realigis al si leviĝon.
La raporto montras, ke en la jaro 2010 la ĉefaj celoj de la ekonomio kaj socio de Ĉinio estas: ekonomia kresko de proksimume 8% laŭ la enlanda malneta produktvaloro; pli ol 9 milionoj da novaj laborlokoj; senlaboreco de malpli ol 4.6%; loĝantara konsuma prezo de ĉirkaŭ 3%; kaj plibonigo de internacia en- kaj elspezo.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua
|