| 2010-03-08
La 7-an de marto s-ro Li Jiaxiang, membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj estro de la ĉina Civil-aviada Administracio, konigis, ke en la kuranta jaro Ĉinio planas aĉeti 218 aviadilojn grandtipajn kaj malgrandtipajn, por kontentigi la senĉese kreskantajn bezonojn de transportado de pasaĝeroj kaj varoj.
En la pasinta jaro Ĉinio konstruis kaj plivastigis 22 flughavenojn, kaj ĉijare la nombro pligrandiĝos.
(el ĈRI)
Redaktoro: Liu Zijia |