2010-03-08 La 6-an de marto diverslokaj delegacioj ĉeestantaj la 3-an sesion de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio ekzamenis raporton pri la registara laboro. Reprezentantoj de nacimalplimultoj alte taksis la politikojn favorajn al nacimalplimultoj, menciitajn en la registara raporto de ĉefministro Wen Jiabao.
Yang Shengchuan, Mjaŭ-nacia reprezentanto el la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono, diris: "Ĉefministro Wen Jiabao menciis en sia registara raporto la ŝtatan politikon pri agrikulturo, kamparo kaj vilaĝanoj, subtenon kaj subvencion al la regionoj de nacimalplimultoj. Mi multe inspiriĝis kaj volas resumi la raporton per kvar frazoj: la ekonomio disvolviĝos pli rapide, potencialo de la ekonomia disvolvo estos pli forta, la medio -- pli bela kaj vilaĝanoj ricevos pli multe da materialaj profitoj ol iam ajn antaŭe."
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua |