2010-03-08
Okaze de la alveno de la Internacia Virina Tago, Chen Zhili, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio kaj prezidanto de la Ĉina Federacio de Virinoj, diris la 6-an de marto en Pekino, ke la federacio ludos plu la pozitivan rolon por antaŭenpuŝi partoprenon de la virinoj en ŝtataj aferoj.
Tiutage ĉeestante la diskuton de la grupo el la Ĉina Federacio de Virinoj kadre de la jarsesio de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, Chen Zhili diris, ke la virinoj konsistigas pli ol 20% de la reprezentantaro de la Tutlanda Popola Kongreso kaj ĉirkaŭ 17% de la membraro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco; en la kamparo kvankam la virinoj okupas pli ol 60% de la tuta laborforto, tamen ili konsistigas nur pli ol 10% de la estraro de la vilaĝa administra komitato; tial la federacio antaŭenpuŝos en la baznivelaj organizoj partoprenon de la virinoj en ŝtataj aferoj.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua
|