2010-03-08
La 5-a de marto usona ambasadoro en Ĉinio Jon M. Huntsman, Jr gaste ĉeestis la inaŭguron de la 3-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. Aŭskultinte la raporton de ĉina ĉefministro Wen Jiabao pri la registara laboro, Jon M. Huntsman, Jr akceptis intervjuon de raportisto. Li esprimis, ke en 2010 Ĉinio daŭre praktikos pozitivan financan politikon kaj taŭgan kaj malstreĉan monan politikon por realigi stabilan kaj rapidan disvolviĝon de la ekonomio. Tio utilas al disvolviĝo de la mondo kaj al la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.
Pri la aktualaj rilatoj inter la du landoj, Jon M. Huntsman, Jr opiniis, ke estas bona la disvolva tendenco de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.
(el Ĉina Radio Internacia)
Redaktoro: Wang Lihua
|