2010-03-08
La 6-an de marto Zhou Wenzhong, ĈPPIK-membro kaj eksa ambasadoro de Ĉinio en Usono, esprimis dum intervjuado de raportisto de Xinhua-Agentejo, ke Usono devas propravole forigi negativajn influojn sur la rilatoj inter la du landoj. Li diris, ke en la unua jaro, post enoficiĝo de Barack Obama, la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estis en stabileco, ĝenerale dirite. En la dua jaro aperis iuj problemoj, kiuj estas nenovaj sed malnovaj pri rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. La ĉefa kialo estas, ke Usono ne observas la 3 Komunajn Komunikojn subskribitajn de la du landoj.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua)
|