Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Germanaj amaskomunikiloj atentas pri rimedoj de Ĉinio por plibonigo de popola vivteno
2010-03-08

    De la lastaj tagoj pluraj amaskomunikiloj de Germanio raportas pri la 3-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, kaj donas atenton al rimedoj de Ĉinio por plibonigo de la popola vivo, menciitaj en la raporto de Wen Jiabao pri registara laboro. Retejo de la germana televidstacio ARD publikigis artikolon pri la aserto de Wen Jiabao "La registaro faros la kukon pli granda kaj ankaŭ bone dividos ĝin por ke la popolo kune ĝuu fruktojn de la reformado kaj pordomalfermo." La artikolo diras, ke Ĉinio klopodas por plenigi la monsakon de popolanoj.

 

    Retejo de la ĵurnalo Frankfurter Allgemeine Zeitung komentis, ke ĉi-jare pli multaj germanaj amaskomunikiloj raportas pri la raporto de Wen Jiabao, precipe pri tio, ke en 2010 la ĉina registaro prenos pli fortajn rimedojn por altigi la bonstaton de el-kamparaj laboristoj kaj naciminoritataj popol-amasoj en Tibeto, Xinjiang kaj aliaj regionoj.

 

(el ĈRI)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng