La 6-an de marto intervjuate de raportisto de la Novaĵ-agentejo Xinhua, Ban Ki-moon, ĝenerala sekretario de UN, alte taksis ĉinan helpon al Haitio kaj Ĉilio trafitaj de tertremo.
Ban Ki-moon diris, ke Ĉinio rapide donis helpon al Haitio kaj Ĉilio post okazo de la tertremo kaj tio estas kortuŝa.