2010-03-08
Ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris en sia laborraporto de la registaro en la 3-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso la 5-an de marto, ke la atendataj ĉefaj celoj ĉi-jaraj de disvolvo de la ekonomia socio estas: la enlanda totala produktovaloro de Ĉinio kreskos je ĉ. 8%, la laboriga nombro pliiĝos almenaŭ je 9 milionoj da homoj en urboj, la registrita senlaborulo-proporcio estos je malpli ol 4.6% en urboj, la prezaro de la konsumaĵoj de la loĝantoj kreskos je ĉ. 3% kaj pliboniĝos la stato de internaciaj en- kaj elspezoj.
Wen Jiabao emfazis, ke por ke la enlanda totala produktovaloro kresku je ĉ. 8%, oni devas antaŭ ĉio akcenti bonan kvaliton kaj meti la gravecon de la laboro sur transformon de maniero de ekonomia disvolvo kaj sur reguligo de ekonomia strukturo. Koncerne la prezaltiĝon de la konsumaĵoj (t.e. ĉ. 3%), ni decidis tion ja surbaze de sintezaj konsideroj pri faktoroj de ŝanĝiĝoj de la prezoj en la pasinta jaro, pri internaciaj konduktaj efikoj de la prezoj de varoj po granda kvanto, pri influoj de kreskado de enlandaj monkreditoj kaj pri eltena povo de loĝantoj, kaj por lasi certan spacon al reformado de la impostopago por resursoj kaj por la medio, kaj al tiu de la prezoj de resursaj produktoj.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua)
|