Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kiam realiĝos revo pri loĝdomo?
2010-03-08

TPK-reprezentanto Fan Yun

 

    En la du sesioj ĉijare multaj membroj de ĈPPIK kaj reprezentantoj de TPK proponis, ke la registaro plie regu la loĝdoman merkaton kaj liveru al la popolo prez-elteneblan loĝdomojn.

 

    TPK-reprezentanto Fan Yun estas membro de komisiono por juĝi en adjudikado, aǔkcio kaj listiĝo de la ŝanhaja registaro. Dum juĝado ili malakceptis kelkajn projektojn. "Multaj lokaj registaroj konstatis, ke alta domprezo malfavoras daǔrigeblan disvolviĝon. Tiu estas klara signalo," diris ŝi, " Mi kredas, ke se la registaro decidus regi la merkaton kaj preni taǔgajn rimedojn, la prezoj de la tero kaj domoj povos reveni al racieco."

 

    TPK-reprezentanto Zhang Zhaoan diris, ke en la lastaj jaroj en iuj lokoj aperis novaj urboj. Laǔ la vidpunkto de urbiĝa rapidigo, ili estis akcepteblaj, tamen urbiĝo ne povis fariĝi bieniĝo nek nova preteksto pri ter-financo de iuj lokaj registaroj.

 

    Membro de ĈPPIK Wang Yongzheng diris, ke ekzemple la nova distrikto Binhai de Tianjin, antaǔ kelkaj jaroj la tiea domprezo estis relative normala, tamen en la lastaj jaroj ĝi altiĝis tro rapide, kaj homoj kun malalta enspezo ne povas elteni.

 

    Membro de ĈPPIK Yan Qingmin proponis altigi imposton en merkatoj pri bieno, investo kaj kosumado.

 

    Membro de ĈPPIK Li Yining opiniis, ke la plej urĝe solvota problemo estas loĝado de homoj kun meza kaj malalta enspezo. Oni devas garantii, ke ili povu lui aǔ aĉeti malaltprezan loĝejon.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng