Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Wen Jiabao: Estas senprecedencaj la forteco kaj lozeco de nia politiko en subteno de konsumado en 2009
2010-03-09

 

    Ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris en la registara laborraporto en la 3-a sesio de la 11-a TPK: “En la jaro 2009, la ĉina registaro faris laborojn inkluzive de fortigo kaj plibonigo de makroskopa rego, akcelado de la ekonomia disvolviĝo en stabila kaj rapida irado. Ni praktikis pozitivan financan politikon kaj konvene malstriktan monpolitikon, tutflanke praktikis kaj daŭre plibonigis la ampleksan planon kontraŭ la intenacia financa krizo. Ni grandskale multigis la financan elspezon kaj malpezigis la strukturivan imposton; konservis rapidan multigon en monkredito kaj daŭrecon de la monpolitikoj; vastigis la skalon de rekta cirkulado de kapitaloj; kontentigis la bezonon de disvolviĝo de la ekonimia socio kaj efike vastigis la enlandan bezonon, ĉio ĉi tio haltigis la ŝrumpantan tendencon de ekonomia disvolviĝo

 

    Wen Jiabao diris: “Estas senprecedencaj la forteco kaj lozeco de nia politiko en subteno de konsumado kaj ankaŭ la vasteco de profitoj. La centra financo investis 45 miliardojn da juanoj por subvencii la vilaĝanojn en renovigo de ne-plu-uzataj elektraj hejmaj aparatoj kaj aĉeto de agrikulturiloj; duonigis la komercan imposton de aŭtoj, kiuj malmulte ellasas vostgason; malaltigis kaj nuligis la rilatajn impostojn pri negoco de loĝdomoj; subtenis la konsumon pri loĝdomoj. En la jaro 2009, la venditaj aŭtoj atingis 13.64 milionojn, t.e. kreskis je 46.2% kompare kun tiu en 2008; kaj la venditaj komercaj loĝdomoj estis 937 milionoj da kvadrataj metroj (kreskis 42.1% kompare kun tiu en 2008); la podetala vendokvanto de la sociaj konsumaĵoj multiĝas je 16.9%, la konsumado evidente fortigis la kreskadon de ekonomio.

 

    Wen Jiabao diris: “Ni praktikis la investan planon de 400 milionoj da juanoj en du jaroj. En 2009 la centra registaro investis 924.3 miliardojn da juanoj al publikaj aferoj, je 503.8 miliardoj da juanoj pli multe ol tiu de 2008, el kiuj 44% estis investitaj al loĝdomoj, popola vivo de komparanoj kaj sociaj aferoj; 16% al memkreivado, reĝustigo de strukturo, energio-ŝparo, ellaso-redukto kaj ekologia konstruado; 23% al konstruado de gravaj bazaj instalaĵoj kaj 14% al rekonstruado post la tertremo en Wenchuan. La investo en fiksaj kapitaloj kreskis je 30.1%, kaj pliboniĝis la investa strukturo. La rapida kresko en investo efike kovris malpliiĝon de eksterlanda bazono kaj faris solidan bazon por longtempa disvolvado de nia socia ekonomio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Chen Ji

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng