2010-03-09 La 4-an de marto en 2010 vicprezidanto de Pola Sejmo (la malsupera ĉambro de la pola parlamento) - Jerzy Szmajdziński akceptis en la parlamentejo esperantistojn: Ilona Koutny d-ino, Francisko Witucki, Eduardo Kozyra, Kazimiro Krzyżak kaj Mariano Zdankowski. La vicprezidanton akompanis deputito de Pola Sejmo, Leszek Aleksandrzak.
En la renkontiĝo estis planita ĉeesto ankaŭ de prof. Krystyna Łybacka, eksministrino pri edukado, sed ŝi ne povis partopreni (renkontigo kun la parlamentanino Łybacka estas planata en Poznan en proksima tempo).
La esperantistoj prezentis al la vicprezidanto de Pola Sejmo la deziron, ke Esperanto ricevu statuson de lingvo, samranga kiel la aliaj fremdaj lingvoj en la pola edukad-sistemo.
La parlamentanoj kun bonvolemo rilatis al la propono. Ili sugestis, ke la E-grupo proponu al la ministro pri edukado komenci proceduron por la realigo de la prezentita celo. Ili samtempe deklaris apogi la iniciativon.
La renkontiĝo pasis en amika etoso kaj finiĝis per komuna fotado.
(el Ret-Info)
Redaktoro: Niu Xueqin |