2010-03-09
 |
Banĉen Erdini la 11-a en diskutado |
La 4-an de marto ĈPPIK-membro Banĉen Erdini la 11-a Qoigyi Gyibo ĉeestis diskuton en grupo de ĈPPIK-membroj el religia rondo.
Li diris al raportisto: "Post mia surtroniĝo mi sur min prenis taskon protekti la ŝtatan unuiĝon kaj nacian solidarecon. Nun mia devosento estas pli forta."
Gesang Zhuoga, reprezentanto de TPK el antaŭurbo de Lhasa en Tibeto, diris: "Mi kaj miaj samlokanoj tre ĝojas kaj fieras pro tio, ke Banĉen Erdini la 11-a sane kreskas kaj partoprenas en kaj diskutas pri ŝtataj politikaj aferoj. Ni esperas, ke li plifeliĉigos la tibetajn popolanojn."
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|