2010-03-09 La 8-a de marto ĉi-jare estas la centa memorfesto de la internacia Virina Tago. Tiutage Chen Wanzhi, reprezentanto de la Tutlanda Popola Kongreso, intervjuate proponis, ke la registaro devas priatenti malriĉecon de maljunulinoj, projekti kaj ellabori asekuran sistemon kontraŭ maljuneco por montri egalecon de viroj kaj virinoj.
Chen Wanzhi diris, ke kompare kun viroj, virinoj havas altan proporcion de senlaboreco, emeritiĝas frue kaj ĝenerale akiras malaltan salajron. Kaj krom tio, virinoj havas relative pli longan vivodaŭron, tial ili dependas de pensio pli longe, kaj ofte okazas malriĉeco al maljunulinoj.
(el ĈRI)
Redaktoro: Liu Zijia |