2010-03-09
 |
Tung Chee-hwa en diskutado de grupo de ĈPPIK-membroj el Hongkong |
La 4-an de marto Tung Chee-hwa, vicprezidanto de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) kaj eksa administra ĉefo de la Hongkong-a Speciala Administra Regiono, ĉeestis en Pekino diskuton en grupo de ĈPPIK-membroj el Hongkong. Aŭskultinte proponojn de la ĉeesantoj, li diris: "Iuj hongkong-aj ĵurnaloj tro terure taksis komunikilojn sur la ĉeftero." Li kuraĝigis ilin: "Kiel ĈPPIK-membroj, ni devas libere diri, kion ni pensas, multe diri veraĵojn kaj multe fari praktikajn aferojn." Li diri ankaŭ: "Ĉina demokratio estas sukcesa. Mi esperas, ke ĈPPIK-membroj pripensos pri tio."
Tung Chee-hwa diris, ke ĉina demokratia vojo estas taŭga por Ĉinio kaj bezonata de ĉina disvolvado. Ni devas fieri pro atingoj de Ĉinio.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|