2010-03-09
La 5-an de marto Wu Dawei, speciala delegito pri la aferoj sur la Korea Duoninsulo de la ĉina registaro kaj membro de ĈPPIK, intervjuate de novaĵ-agentejo Xinhua, diris, ke oni strebas por refunkciigi la 6-flankan interparolon en la unua duonjaro ĉijare.
Wu diris, ke novaj ŝanĝiĝoj okazis pasintjare en la 6-flanka interparolo, kiu ĉesis por 13 monatoj. Lastatempe li ŝanĝis opiniojn kun estroj de la aliaj kvin flankoj, kaj Ĉinio elmetis sian proponon. La sistemo de la interparolo ankoraǔ havas vivecon.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia) |