Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Yang Yuanqing: Vera senco de akcelo de enlanda bezono signifas konsumigon de pli da homoj
2010-03-09

Yang Yuanqing en diskutado 

 

    Oni devas sisteme projekti la akcelon de enlanda bezono kiel strategia vidpunkto

 

    Yang Yuanqing diris, ke la ĉina ekonomio en la pasintaj 30 jaroj disvolviĝis en alta rapideco pro tio, ke Deng Xiaoping desegnis ĝian disvolvan pensadon: Tenu la internacian medion en paco por 20-30 jaroj kaj eliminu ĉiun intervenon por la ekonomia disvolvado.

 

    Tamen en la sekvontaj 10 aŭ 20 jaroj la orientilo devas esti iom ŝanĝita, unuflanke estas sendube, ke ni devas daŭre penadi por teni la internacian medion en paco, aliflanke ni devas ŝanĝi la ĉinan ekonomion el dependo de eksporto al akcelo de enlanda bezono, fari Ĉinion la plej granda merkato de la mondo. Tio estas utila ne nur por kresko de enlanda produktovaloro, sed ankaŭ por levi la popolan vivon kaj mildigi la internacian komercan konflikton.

 

    “Akcelo de enlanda bezono estas ne nur taŭga metodo por eliro el la financa krizo sed ankaŭ grava strategio, pri kio oni devas zorge projekti, ” diris Yang Yuanqing.

 

    Vera senco de akcelo de enlanda bezono signifas konsumigon de pli da homoj

 

    Yang Yuanqing diris, sistema projektado de urba kaj kampara disvolviĝo, garantio kaj bonigo de la popola vivo kaj similaj metodoj utilas al akcelo de la enlanda bezono, tamen ili ne estas sistemaj, tial oni devas sisteme pensi pri la rialtoj inter enlanda bezono kun investado kaj eksporto. Ekzemple, investado sendube akcelos la enlandan bezonon, tamen troa investo kaǔzos saǔmon en merkatoj de akcio kaj dombieno, kaj la rezulto estos, ke tiu metodo nur akcelas la konsumon de riĉuloj, sed ordinaraj ĉinoj ne havas sufiĉan monon por aĉeto de domo kaj alia konsumo. La vera senco de akcelo de enlanda bezono estas, ke pli da homoj povas aĉeti loĝdomon.

 

    Yang Yuanqing diris, ke por akceli la enlandan bezonon, unue oni devas solvi la problemon pri proporcio de la popola enspezo en nacia enspezaro. Oni devas solvi la problemon pri malalta enspezo de komparanoj kaj aliaj malriĉuloj.

 

    Due, oni povas praktiki financan politikon por akceli konsumon, perfektigi la socian asekuron, daŭre subvencii hejmajn elektrajn aparatojn, tiel ke pli da kamparanoj povas aĉeti multekostajn produktaĵojn..

 

    Konvena altigo de valuto Renminbi fortigas konsumkapablon kaj mildigas komercan konflikton

 

    Yang Yuanqing diris, ke konvena altigo de valuto Renminbi ne nur mildigos la komercan konflikton sed ankaŭ foritigos la konsumkapablon de ordinaraj ĉinoj, ĉar kresko de la valuto Renminbi por ĉinoj signifas, ke per la sama sumo oni povas aĉeti pli da komercaĵoj.

 

    Iuj timas, ke altiĝo de Renminbi-valuto malfavoras la profiton de ĉinaj eksportaj entreprenoj, pro kio Yang Yuanqing opinias, ke oni devas turni la pensfadenon. Antaǔe Ĉinio donis prezon de eksportaĵoj per usona dolaro, se oni per Renminbi donus la prezon de eksportaĵoj, malpeziĝus la premo en eksporto kaŭzita de kresko de valuto Renminbi.

 

    Yang diris: “Revaluto de Renminbi ne estas ŝlosilo de malfavora komerca saldo, eĉ se Renminbi leviĝus je 10% -20%, ankoraŭ ne pleniĝus la granda abismo inter la laborforta kosto de Ĉinio kaj tiu de Usono.

 

Redakoroj: Liu Sigong kaj Chen Ji

 
 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng