2010-03-10
Kiel virina reprezentanto de TPK, Geng Xuemei, vicurbestro de la urbo Liuan, provinco Anhui, diris kiam ŝi partoprenis la du sesiojn: "Okaze de la centjara jubileo de la Internacia Virina Tago, la plej kortuŝa por mi estas granda progreso de la virina afero en Ĉinio."
Ge ekzemplis, ke antaŭe estis malfacile por kamparanaj knabinoj viziti lernejon kaj akiri edukan ŝancon samkiel knaboj. Nun ne plu estas tia diferenco en la edukado.
Malgraǔ tio, estas plibonigindaj kaj perfektindaj punktoj en la virina afero. Ekzemple relative malmultas por virinoj ŝancoj por partopreni en ŝtataj aferoj kaj labori en iuj fakoj.
Ŝi konsideras, ke tri flankoj devas esti priatentitaj por disvolvi la aferon de virinoj. Unue, la registaro devas doni pli da atento al virinoj, oni devas forigi antaǔjuĝon pri virinoj en iuj profesioj; due, virinoj devas altigi memkvaliton per lernado, kaj aktive partopreni socian aktivadon kun memrespekto, memkonscio, memamo, memestimo kaj pozitiva sinteno; trie, virinoj devas bone ludi rolon de edzino kaj patrino en hejmo. Feliĉa familio estas tre grava por la tuta vivo de virinoj.
(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia) |