Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Li Shufu: Altigi startpunkton de kolekto de persona laŭenspeza imposto
2010-03-10

 

    "Por akceli enlandan konsumadon rilata departemento devas kiel eble plej rapide altigi startpunkton de kolekto de persona laŭenspeza imposto kaj antaŭenpuŝi reformadon de la imposto por multigi disponeblan enspezon de salajrataj laborantoj kaj teni bonan cirkuladon de ekonomio," diris intervjuate Li Shufu, ĈPPIK-membro kaj prezidanto de la grupo Jili.

 

    Li proponis, ke oni altigos la startpunkton de kolekto de persona laŭenspeza imposto de nuna 2 000 juanoj al 5 000 juanoj, laŭ tiu kriterio lokaj provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj povas havi fluktuon de 1 000 juanoj. Samtempe en ĉiu dua jaro oni devas difini novan startpunkton kaj fluktuan amplekson de kolekto de persona laŭenspeza imposto laŭ makroekonomia situacio, preza nivelo kaj ŝanĝiĝo de enspezo de loĝantoj.

 

    Respondante demandon de raportisto pri influo de la evento de japanaj aŭtoj Toyota sur ĉina aŭto-industrio, Li Shufu diris: "La grupo Jili faris seriozan resumon kaj studon pri la evento de la aŭtoj Toyota. La grupo Jili povas teni sian disvolvadon kaj garantii kvaliton de siaj produktaĵoj.

 

    Parolante pri disvolvo kaj disvolva medio de neŝtataj entreprenoj Li opiniis, ke neŝtataj entreprenoj estas kompletigo de nacia disvolvado. Nun privataj entreprenoj havas bonan disvolvan medion, kio kreis fundamenton por plirapidigi disvolvadon de la entreprenoj.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

 
Mi kaj El Popola Ĉinio -- Kontribuaĵoj petataj
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo


Ŝanhaja Monda Ekspozicio Pliaj
Olimpikoj Pliaj
"Bonaǔguraj nuboj" ŝvebas super la Olimpika Parko
Harmonio Pliaj

 
   
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng