Okazis en Pekino plena kunveno de la tria sesio de la 11-a ĈPPIK
2010-03-10
La 9-an de marto okazis en Pekino plena kunveno de la tria sesio de la 11-a ĈPPIK. En la kunveno ĈPPIK-membroj parolis pri garantio de rajtoj kaj interesoj de laborantoj en divido de enspezo, ŝanĝiĝo de uzrajto de la tero por kolektiva konstruado en la kamparo, kaj antaŭenpuŝo de scienca disvolvado de profesia edukado.