Dominique Strauss Khan: afrikaj landoj kaptu bonŝancon por krei bonan ekonomian medion
2010-03-10
La 8-an de marto, prezidanto de la Monda Mona Fonduso Dominique Strauss Khan, kiu faras viziton al Kenjo, esprimis, ke Afriko estas senkulpa suferanto de la financa krizo, feliĉe jam aperis signo por revigligo de ilia ekonomio. Li esperis, ke registaroj de afrikaj landoj kaptos bonŝancon, racie utiligos kapitalon por plibonigi la popolan vivon kaj nuligi malriĉecon kaj kreos bonan ekonomian medion por fronti al defioj.