Estis intervjuitaj respondeculoj de la Ĉina Popola Banko kaj la Ŝtata Administracio de Fremda Valuto de Ĉinio
2010-03-10
La 9-an de marto la tria sesio de la 11-a TPK okazigis gazetaran konferencon. En la konferenco respondis demandojn de raportistoj pri administrado kaj rezervado de fremdaj valutoj Yi Gang, vicestro de la Ĉina Popola Banko kaj estro de la Ŝtata Administracio de Fremda Valuto de Ĉinio, Huang Guobo, estro pri ekonomio de la administracio, kaj Guan Tao, estro de la departemento pri internaciaj en- kaj elspezo sub la administracio.