2010-03-11
Publika diplomatio estas unu el la fokusoj de ĉi-jaraj TPK kaj ĈPPIK. En diskutado de ĈPPIK, Zhou Wenzhong, ĉina eksambasadoro al Usono diris, ke en la laborraporto de la konstanta komitato estas bone akcentita “disvolvo de demokratio, harmonio, kunlaboro, komuna profito kaj amikeco kun diversaj landoj”.
Li diris: “Publika diplomatio devas havi sian ĉefan melodion. Hodiaŭ troviĝas vidpunkto ‘lando hegemoniiĝos post sia riĉiĝo’, kiu kalumnie direktiĝas al Ĉinio, tamen nia agado pruvos ĝian eraron.” Zhou Wenzhong diris: “Ĉinio praktikas la malferman stragedion pri konstruo de la harmonia socio kaj realigo de komuna profito. Ni ne bezonas multe zorgi tian zumadon. Bone plenumi nian diplomatian principon estas bona refuto al ilia aserto.”
Pri la komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, li diris, ke en la postkriza tempo la komerca rilato inter la du landoj montros tendencon “profundiĝo de kunlaboroj, oftiĝo de konfliktoj”. Tio signifas, ke inter la du landoj plimultiĝos kaj oftiĝos konfliktoj en la malstabila komerco, valuta kurzo de Renminbi, rajto pri intelekta proprietaĵo, sekureco de produktaĵoj, diferenco en pagkriterio de laborantoj, klimata ŝanĝiĝo, sekureco de interreto k.s.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Chen Ji |